Presita el Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Regionoj

Lasta ĝisdatigo: 2020-04-28

Fred estas unu el la Direktoroj de E-USA. Oni povas kontakti lin ĉe f3meyer at gmail dot com.

[figure]

La Regionaj Kunordigantoj/Helpantoj de Esperanto-USA denove kunvenis per Zoom dum Aprilo. La fonduso Esperantic Studies Foundation provizis la Zoom-kunvenon. Ni bonvenigis du novajn kunordigantojn: James Bridge por la regiono “Grandaj Lagoj”, kaj John Dumas por la regiono “Okcidento kaj Pacifiko”. Mi volas danki ilin pro ilia volontulado.

Ni diskutis niajn penojn ĝisdatigi la liston de kontaktuloj kaj lokaj grupoj en la retejo de Esperanto-USA. La nomoj de kelkaj estis forigitaj pro tio ke la kunordigantoj ne ricevis respondojn al siaj petoj konfirmi la kontaktan informon. La kunordigantoj planas denove kunveni en Junio. Se vi volas esti kontaktulo por iu loka grupo, bonvolu komunikiĝi kun la kunordiganto de via regiono.