Presita el Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Jarkolektoj de la revuo Esperanto elŝuteblaj

Lasta ĝisdatigo: 2020-04-30
[figure]

UEA informas, ke aldone al la libera elŝuteblo de la n-ro 4/2020 de la revuo Esperanto, ankaŭ eblas libere elŝuti ĉiujn jarkolektojn kaj numerojn de pli ol antaŭ unu jaro disponeblajn en la retejo de UEA.

La retejo nuntempe provizas la jarkolektojn ekde 2002. Por elŝuti la liberajn numerojn oni devas alklaki la butonon Elŝutu la numeron. Ne necesas ensaluti por numeroj de pli ol antaŭ unu jaro: tuj post la klako la retejo postulos nur kontrolkodon por permesi al vi elŝuti la elektitan numeron. Por la jarkolekto 2019 elŝuteblas nuntempe de la januara ĝis la marta numero. Por la jarkolekto 2020 eblas elŝuti la aprilan numeron de 2020.

Ĉiuj voĉlegitaj numeroj de antaŭ pli ol unu jaro estas same libere aŭskuteblaj – kune kun la voĉlegita aprila numero de 2020.