Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

Lastatempa agado en la meznorda regiono

Lasta ĝisdatigo: 2020-02-16
[figure]

En Februaro, ses esperantistoj ĉeestis la monatan kunsidon de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso. Tri mondvojaĝantoj donis raportojn. Duncan Charters kaj Cecily Lee en Januaro vojaĝis al Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Inter aliaj ili instruis klasojn kaj partoprenis Esperanto-kongreson. Cetere, Jerry Johnson lastatempe vojaĝis al Sud-Afriko, kune kun sia edzino Mary, kaj li rakontis al ni pri tiu ferio. Por ĉiuj, tio estis interesa kunveno kaj ni multon lernis.

Poste, ni iomete babilis pri la Universala Kongreso en Montrealo. Nia klubano Duncan estas la prezidanto de la UEA; kompreneble, li kaj Cecily ĉeestos la UK-on. Entute, kvar el ni ĉe la kunveno planas ĉeesti ĝin. Ni esperas vidi vin tie!