Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

Dek gravaj paŝoj

Lasta ĝisdatigo: 2020-02-16

2020 estas la jaro! Nun estas la momento!

Ni ne ofte havas la ŝancon partopreni tian mondskalan eventon en nia kontinento, tiel proksime al Usono. Jes, la Universala Kongreso okazos ĉi-jare en Montrealo! Mi vokas vian atenton al la jenaj paŝoj, kiuj eble helpos vin. Se vi jam aliĝis por via aventuro en Montrealo dum la unuaj ok tagoj de Aŭgusto, vi rajtas iri rekte al paŝoj 9 kaj 10.

  1. Iru al la retejo de niaj kanadaj najbaroj. Legu laŭplaĉe pri la evento.

  2. Legu la dokumentojn ĉe UEA pri la kongreso. La Dua Bulteno enhavas apartan informon pri la hotelo, ekskursoj, datoj, kostoj, ktp.

  3. Se vi ne estas membro de UEA, bonvolu aliĝi per nia retbutiko. Vi akiros kontnumeron de UEA, kiu faciligos vian aliĝilon al la UK.

  4. Plenumu la kongresan aliĝilon.

  5. En la kongresa aliĝilo elektu Pere de UEA-peranto en Usono. Tiel vi vidos la kvanton en eŭroj, kion vi bezonos pagi al UEA.

  6. Poste, pagu ĉe nia retbutiko.

  7. Aranĝu pri via tranoktado en la hotelo. Legu plu pri tio en la Dua Bulteno.

  8. Aranĝu pri via transportado.

  9. Helpu aliajn partopreni per via bonkora mondonaco al nia kampanjo, Esperanto in the USA. Per tiu kampanjo, ni jam havis eventon por trejni junulojn por esti gvidantoj kaj eĉ gvidi eventojn ĉe la UK! Tio okazis en Ĉikago en Januaro. La kampanjo helpas al junuloj kaj lokaj grupoj. Tio helpos pli da homoj partopreni en la UK en Montrealo. Pli da informo troveblas en nia retejo.

  10. Post tio, informu viajn amikojn, ĉu esperantistojn aŭ ne, ĉu en via loka klubo aŭ ne, pri viaj venontaj aventuroj!

Kompreneble, se vi havas problemojn pri la paŝoj, bonvolu kontakti nin en nia centra oficejo de Esperanto-USA, aŭ kontaktu niajn amikojn en Kanado aŭ ĉe UEA.