Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

UEA invitas prelegi en IKU

Lasta ĝisdatigo: 2020-02-29
[figure]

UEA alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco okazonta ĉe la UK. La ĉi-jara aranĝo pritraktos la temon: Dulingvismo, plurlingvismo kaj la sociaj bezonoj je efika komunikado.

Kanado estas oficiale dulingva, sed kiom multe en la realo? En pluraj aziaj, afrikaj kaj eŭropaj regionoj, homoj kutime posedas tri-kvar lingvojn je nivelo C1, sed ĉu tio estas dezirinda kaj efika por la cetero de la homaro? Ĉu la Esperanto-movado restu ĉampiono de universala dulingvismo? Jen kelkaj el la demandoj pritraktotaj, ni esperas ankoraŭ trovi pliajn interesajn tiurilatajn temojn.

La kongresaj organizantoj invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj, kiel eble plej baldaŭ al ek@kulturo.net. La limdato por la proponoj estas la 30-a de Aprilo 2020.