Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

Kien vi iros?

Lasta ĝisdatigo: 2020-02-28
[figure]

Post la unua bita albumo Flugantaj melodioj (2018) – klasika gitaro kaj kavakinjo (brazila kordinstrumento) – Rafael Milhomem revenas kun Kien vi iros? Ĝi estas koncepta kaj instrumenta verko de mondmuziko, kiu donas la ideon ke oni povas vojaĝi tra la mondo per la potenco de menso plibonigita per muziko kaj legado.

La albumo enhavas la faman kanton Hejmo, kun teksto de la poeto Marjorie Boulton, kantita de Kaliene Araujo kaj kun la kontribuo de Muniz. Ĝi alvokas sufiĉe densan kaj katastrofan etoson, kaj kongruas perfekte kun peza metalroka etoso.

Por pli da informo, vidu la retpaĝon pri Kien vi iros? ĉe Vilnikosmo.