Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Sukcesa 27-a NOREK

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31

Ni petas raportojn de ĉiuj niaj regionaj helpantoj, la homoj kiuj ĝisdatigas nian datumbazon de Esperanto-grupoj kaj kunlaboras kun lokaj grupestroj.

[figure]

Partoprenis 19 personoj en la 27-a Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK) la 28-an de Septembro, 2019. Ok programeroj okazis en la kunvenejo Brentwood Bay Resort and Spa en Sidney, Brita Kolumbio. NOREK-anoj ĝuis boatan ekskurson dum sunbrila dimanĉo en la fjordo de Saniĉ.

Partoprenintoj: Nick Woods, Jordon Kalilich, Eric Pedersen, Orlando Raola, Arlyn Kerr, Les Kerr, Lottie Ericson, Paul Hopkins, Maria Hopkins, Wally du Temple, Olga du Temple, David Yaki, Wayne Illes, Ben Speakmon, Michal Sirucek, Richard Menegozzo, Evan du Temple, Simmon Keith Barney, kaj Theresa Guinard. Donacis aliĝkotizon sed ne povis veni Mary Hammersmith kaj Ellen Eddy.