Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Ni kunkongresos en Montrealo kun UEA!

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-29
[figure]

Malgraŭ nia kutimo kongresi ĉiun jaron ie en Usono, ni, la membroj de Esperanto-USA, en 2020 kunkongresos en Montrealo, Kanado. Tio okazos de la 1-a ĝis la 8-a de Aŭgusto, 2020, plus eblaj tagoj por ekskursoj.

La Universala Esperanto-Asocio (UEA) okazigos la Universalan Kongreson (UK) en Montrealo. Jen malofta ŝanco partopreni en la UK en Nordameriko! Venu kun ni. Ni kune ĝuos la internacian etoson dum ni faros samtempe nian landan kongreson por Esperanto-USA. Ni uzos kelkajn sesiojn de la UK por niaj propraj aferkunsidoj. Ekzemple, ni faros la finfinajn voĉdonojn por nia estraro kaj anoncos tiujn rezultojn. Ni raportos al la membraro nian staton kaj niajn agadojn per la Jarraporto.

Venu kun ni!

Bonvolu plani nun partopreni ĉi tiun kongreson kune kun malnovaj kaj novaj amikoj de aliaj landoj.

Registru vin, kaj por pli da informo vizitu la UK-retejon.

Nepre diskutu kaj disvastigu la informon en via loka grupo.

Helpu la mondon!

La temo de la UK estas la 75-a datreveno de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ties 17 celoj por daŭripova evoluigo. Kelkaj celoj temas pri malsato en la mondo, pura akvo, pura aero, la klimato, kaj egaleco.

Tiuj celoj troviĝas ĉe la retejo de la UN.

Helpu la junulojn partopreni, helpi, kaj gvidi!

Eble vi jam scias, ke la Usona Esperantista Junularo (USEJ) tre aktivas. Ili trejniĝas por esti gvidantoj, kaj uzos ties sperton por plibonigi la aktivan junan etoson ĉe la UK. Vi povas subteni ilin per via bonkora donaco al la kampanjo “Esperanto in the USA”.

Se vi bonkore donos monon al la kampanjo, Esperantic Studies Foundation (ESF) donos la saman kvanton da mono al la kampanjo ĝis $15,000 entute.

Dankon al ESF, dankon al niaj amikoj kiuj laboras por la UK en Kanado, dankon al la organizantoj de UEA, kaj dankon al vi por veni al la UK kaj por subteni nian kampanjon!

Ek kaj antaŭen!