Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Alvoko al radioamatoroj

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31
[figure]

La jara konkurso de ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj) okazos la 17-an kaj la 18-an de Novembro. Kial ne uzi Esperanton por fari kelkajn kontaktojn kun aliaj Esperanto-parolantaj radioamatoroj? Ĉu mankas al vi radio-aparato? Oni rajtas uzi ankaŭ la programon Echolink.

En la etero, E-radioamatoroj ofte uzas la frekvencojn 3766, 7066, 14266, 21266, kaj 28766 MHz.

Reguloj troveblas en Vikipedio kaj la ILERA-diskutgrupo.

Por pli da informo, kontaktu: Murray Merner, K4MHM ĉe mmmm0320 ĉe gmail punkto com.