Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Vintra Esperanta Klerigado

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31
[figure]

Okazos nova evento je la komenco de la nova jaro: la Vintra Esperantista Klerigado (VEK), kreita de Hanso Becklin. Okazigota de USEJ, ĝi celas “klerigi la jam aktivajn junulojn dissemitajn en Usono kaj Kanado pri kiel plej bone skribi, paroli, kaj informi pri, propagandi por, kaj gvidi en la lingvo(n) Esperanto”.

Instruistoj el diversaj partoj de la mondo provizos siajn lertojn kaj gvidos la partoprenantojn pri kiel okazigi programaron por kiuj ajn eventoj. Post VEK, la partoprenintoj okazigos programaron por la venonta UK en Montrealo. La evento okazos en Ĉikago de la 17-a ĝis la 20-a de Januaro 2020, kaj aliĝo kostos $275. Stipendioj disponeblas per E-USA kaj USEJ. Ĉiuj junuloj estas bonvenaj!

Por aliĝi, bonvolu plenigi la formularon.