Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Kion vi deziras por Esperanto-USA?

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-24

Jordon estas membro de la Kandidatiga Komitato por 2020. Oni povas kontakti lin ĉe jordon ĉe kalilich punkto com.

[figure]

Ĉu vi deziras disvastigi Esperanton aŭ pliriĉigi la Esperanto-kulturon? Kion vi farus se vi havus pli da rimedoj? Ĉu vi havas apartajn talentojn, kiujn vi povus disponigi al la movado?

Esperanto-USA serĉas kandidatojn por sia venontjara estrara balotado. En 2020 estos elektitaj kvar el la dek estraranoj: Prezidanto, Vicprezidanto kaj du Direktoroj. La gajnontoj deĵoros ĝis 2023.

La estraro havas decidpovon pri la funkciado de Esperanto-USA. Ĝi konsideras proponitajn projektojn, decid(ig)as kiel spezi monon, kaj kontrolas la plenumadon de taskoj. Ofte estraranoj ankaŭ membras en komitatoj aŭ alprenas al si unuope farendaĵojn.

La prezidanto kaj vicprezidanto krome havas specialajn rolojn. Kiel la vizaĝo de Esperanto-USA, la Prezidanto verkas rubrikon por Usona Esperantisto, direktas kunsidojn de la estraro, kaj malfermas kaj fermas la Landan Kongreson. La Vicprezidanto helpas kaj anstataŭas la Prezidanton laŭbezone.

La estraro komunikas kun si interrete dum la tuta jaro kaj kunsidas interrete ĉiun monaton. Estraranoj prefere povu ĉeesti tiujn kunsidojn kaj la surlokajn ĉe la Landa Kongreso, kiu okazas en malsama urbo ĉiujare.

Kandidatoj por la prezidanteco kaj la vicprezidanteco devas esti minimume 30-jaraĝaj la 8-an de Aŭgusto, 2020. Direktoraj kandidatoj devas esti minimume 18-jaraĝaj la 8-an de Aŭgusto, 2020.

Do, kion vi farus se vi estus estrarano? Kian planon vi havus por Esperanto-USA en la sekvontaj tri jaroj? Se la ideo kandidatiĝi interesas vin, bonvolu kontakti min.