Presita el Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

Kejti Neilson

Lasta ĝisdatigo: 2019-08-13
[figure]

En ĉi tiu artikolo, ni festas aktivan junulon el Usono! Kejti Neilson eklernis Esperanton antaŭ nur tri jaroj, sed ŝia nomo nun estas konata de aktivaj junuloj ĉirkaŭ la mondo.

Antaŭ tri jaroj, ŝi iris al la Internacia Festivalo de Raleigh, kie iu parolis al ŝi pri Esperanto kaj pri Pasporta Servo. Ŝi tuj interesiĝis pri la ebleco vojaĝi, kaj tiun nokton eklernis la lingvon per Duolingo. Iom poste, ŝi malkovris, ke ŝi havis kunlaboranton, kies edzo estas bone konata esperantisto. Kia bona fortuno! Ŝi do aliĝis al la loka klubo, kaj pro lia helpo, akiris someran postenon ĉe ESF. ESF helpis ŝin partopreni sian unuan NASK-on, kaj ekde tiam, ŝi partoprenis ĝin ĉiujare – en 2019, eĉ ŝia bebo partoprenis!

Dum Julio 2019, ŝi fariĝis Sekretario de USEJ – la USona Esperantista Junularo. Ŝi skribis la oficialajn regulojn de USEJ por la unua fojo en ĝia historio. Dum Aŭgusto, ŝi fariĝis Ĝenerala Sekretario de TEJO – la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Hodiaŭ, ŝi planas kaj novan podkaston kaj novan jutuban kanalon, ambaŭ por Esperantaj laboroj.

Tiom multe ŝi faris dum nur tri jaroj, kaj tiom multe ŝia vivo ŝanĝiĝas pro Esperanto (kaj ŝanĝas Esperantujon). Kion vi povos fari dum la venontaj tri jaroj?