Presita el Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

Unesko uzos Esperanton en festivalo

Lasta ĝisdatigo: 2019-08-30
[figure]

En Septembro 2020 Unesko okazigos festivalon por la paco en Tolosa (Hispanujo). La kvar laborlingvoj estas la franca, la angla, la hispana kaj … Esperanto! La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej multe da korusoj tra la mondo kantantaj en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de la kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj.

Laŭ UEA la festivalo estas grava ŝanco kontribui en la realigo de la celoj de UN, kaj por vidigi al la publiko la valoron de la internacia lingvo Esperanto. Ju pli multe da korusoj estos rekomenditaj de esperantistoj, des pli multe videblos al la publiko utileco de Esperanto kaj vasteco de la naciecoj de la esperantistoj. UEA petas rekomendojn de landaj asocioj, lokaj grupoj kaj aktivuloj.

Se vi konas koruson, kiu povus realigi tian tri-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu al François Lo Jacomo francois@lojacomo.eu, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, kaj Trezoro Huang Yinbao trezoro@qq.com, vicprezidanto de UEA, respondeca pri la rilatoj kun Unesko.