Presita el Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

Jam multaj aliĝoj por UK en Montrealo

Lasta ĝisdatigo: 2019-08-30
[figure]
Dum la flagtransdona ceremonio de la LKK en Lahtio (foto: Anna Striganova).

La montreala UK sukcesis kapti atenton de kongresanoj en Lahtio: ĉ. 90 homoj – 10% de kongresanoj – jam aliĝis por la venontjara kongreso en Kanado. La averaĝa kvanto en la antaŭa UK estis ĉ. 60, do por Montrealo aliĝis jam 50% pli ol averaĝe.

“Ni estas tre feliĉaj pri la grandega intereso kaj tiom multaj aliĝoj”, diras Ĵenja Amis, la respondeculo pri informado. “La intereso pri Montrealo kaj Kanado estis enorma – pluraj centoj da kongresanoj venis al nia tablo kun granda scivolemo kaj multaj demandoj kaj la plejparto de la venintoj intencis partopreni.”

“La urbo ‘vendas’ sin mem”, diras Joel Amis, vic-prezidanto de LKK: “Ĝi estas riĉa je historio – 377-jara – unu el la plej malnovaj urboj en Nord-Ameriko. En Montrealo abundas vidindaĵoj, mondfamaj muzeoj kaj nokta vivo. Ĝi proponas riĉan kulturon kaj bonegan gastronomion. La urbo havas ĉ. 1.3 milionon da loĝantoj kaj estas sufiĉe granda por havi riĉegan kulturan vivon, sed sufiĉe malgranda, por sentiĝi hejmeca kaj senhasta”.

Nicolas Viau, vic-prezidanto de la LKK, diras, ke oni ofte demandis pri la lingvoj en Montrealo: “La ĉefa lingvo en Montrealo, kiel ĝenerale en Kebekio, estas la franca, sed en Montrealo oni ofte kapablas funkcii dulingve, kio estas alia interesa afero pri Montrealo, aparte por esperantistoj. Tamen, paŝante surstrate oni ofte aŭdas plurajn aliajn lingvojn, ĉar Montrealon riĉigis – lingve, kulture, gastronomie – multaj enmigrintoj.”

La teamo ankaŭ preparas multajn belajn ekskursojn dum-, antaŭ- kaj postkongresajn kaj riĉegan kulturan programon: “Montrealo estas universo en si mem kaj dum la nacia vespero vi konatiĝos kun muziko kaj dancoj de diversaj popoloj, kiuj ‘kreis’ Montrealon, kaj ankaŭ, kompreneble, kun la indiĝena arto”, diras Ĵenja Amis. “Vi ankaŭ feliĉos revidi konatajn Esperanto-artistojn kaj konatiĝi kun novaj steluloj de Esperantujo.”

La 105-a Universala Kongreso en Montrealo okazos de la 1-a ĝis la 8-a de Aŭgusto 2020 en la hotelo Sheraton, kiu situas urbocentre, ĉe du ĉefaj metrolinioj. “La situo de nia kongresejo estas vere perfekta”, diras Normand Fleury, la prezidanto de la LKK. “La urbo proponas diversajn loĝ-eblojn en la proksimeco. La kongresa hotelo estos havebla favorpreze kaj pro favora kurzo de la kanada dolaro kompare al eŭro, la montrealaj prezoj tre bone kompariĝas al la eŭropaj aŭ usonaj prezoj.”

La temo de la kongreso estos: “UN 75-jaraĝa: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo” – tre bona temo por krei novajn strategiajn aliancojn kun politikistoj, funkciuloj kaj NRO-oj. Antaŭ UK okazos la 53-a ILEI-kongreso, de la 25-a de Julio ĝis la 1-a de Aŭgusto, en Kebekurbo, kun komuna busveturado al Montrealo. Tuj post UK okazos Nitobe-simpozio (de la 1-a ĝis la 3-a de Aŭgusto). Samtempe kun la UK en Montrealo okazos indiĝena festivalo, tiel ke la kongresanoj povos aparte bone konatiĝi kun indiĝenaj kulturoj de Kanado.

Por pli da informoj, vidu: Esperanto2020.ca, Facebook, videa invito al la UK, Prezentaĵo (PDF-dosiero), Gazetaraj reeĥoj