Presita el Usona Esperantisto № 2019:3 (may-jun)

Raporto pri PER en Norda Karolino

Lasta ĝisdatigo: 2019-06-13
[figure]

Imagu, ke estas printempa mateno en la montoj de Norda Karolino. Imagu, ke vi staras sub la portiko de via bienloĝejo en la hela varmeta sunlumo kaj rigardas, ĉirkaŭ vi, la proksiman arbaron kun junaj folioj brile verdaj. Imagu, ke vi aŭdas, ĉirkaŭ vi, la voĉojn de viaj novaj kaj malnovaj geamikoj. Imagu, ke ili parolas Esperanton. Se vi jam ĉeestis nian Printempan Esperanto-Renkontiĝon (PER), ne necesas imagi tian matenon, vi spertis ĝin en Aprilo.

PER2019 okazis en Valle Crucis, NC, ĉe The Valle Crucis Conference Center la lastan semajnon en Aprilo. La kosto inkluzivis manĝojn kaj loĝadon. Ambaŭ estis bonegaj.

Ĉi-jare ni havis dek kvin partoprenojn. Kune kun gepatroj kaj infanoj, ni estis, dum la semajnfino, unu granda familio. Ni havis la bonan ŝancon havi Tomason Alexander kiel nian instruiston kaj kunordigestron de aktivecoj. Vi povas trovi Tomason ĉe Jutubo.

[figure]

Post la vespermanĝo je vendredo, la evento komenciĝis kun diversaj vortaj ludoj, kiuj helpis nin ekkoni unu la alian. Sabaton ni laboris pri gramatiko kaj faris aliajn ekzercojn por pliigi nian lingvokapablon. Ofte ni formis malgrandajn grupojn, kie pli fluaj partoprenoj helpis la malpli spertajn.

Posttagmeze ni esploris la kamparon. Unu grupo promenis al apuda akvofalo. Alia vojaĝis al Mystery Hill, amuza vidindaĵo nur 20 kilometrojn for. Aliaj legis … aŭ dormetis, verŝajne. :-) Ni re-kunvenis unu horon antaŭ la vespermanĝo por lerni pri diversaj iloj komputilaj kiuj helpas onin lerni kaj skribi Esperanton. Sabaton vespere ni ludis tabulludojn, trinkis teon, kaj okupiĝis je konversacio.

[figure]

Dimanĉo estis la lasta tago. Post la matenmanĝo, Tomaso respondis al diversaj gramatikaj demandoj kaj tiam ni finis nian sesion per la ludo “difin-defio”. En la ludo Tomaso donis difinojn kaj ni devis respondi per la vorto, kiu estas taŭga je la difino.

Ĉiuj bonaj aferoj devas finiĝi, do post tagmanĝo, ni ĉiuj adiaŭis kaj vojaĝis for kun la scio, ke ni revenos je 2020. Atentu la retejon de PER por informo pri nia venonta PER!