Presita el Usona Esperantisto № 2019:3 (may-jun)

Aktivas nia kanalo en YouTube

Lasta ĝisdatigo: 2019-06-13

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Saluton denove, karaj samideanoj! Dum la lastaj monatoj, mi registris 11 filmetojn por la jutuba kanalo de Esperanto-USA. Krom tio, mi ankaŭ registris tri pli longajn filmetojn por mia propra kanalo (kaj baldaŭ faros pli), dank’ al malgranda sed tre malavara stipendio de nia Fonduso por Edukadaj Filmoj, kiu helpis min akiri la materialojn por registri pli bonajn filmetojn.

Kiel parto de tiu stipendio, mi promesis registri kaj publikigi almenaŭ 20 novajn filmetojn. Plue, E-USA gastigis kaj publikigis intervjuon kun niaj kandidatoj por la nova estraro. Oni povas trovi ĝin ĉe nia jutuba kanalo, por ekkoni la novajn estraranojn iomete pli bone. Ĝi estas la unua tia intervjuo, laŭ nia scio, en la tuta historio de E-USA. Plejparte, la filmetoj, kiujn mi registris dum la pasintaj monatoj estas parto de nia serio Aktiviĝu, kiun vi devas spekti se vi iam ajn diris “mi volus fari pli pri Esperanto, sed mi ne scias kion fari.” Mi ankaŭ planas registri iom da filmetoj dum IJK ĉi-somere, en Slovakujo. Abonu la jutuban kanalon de E-USA por spekti tiujn!