Presita el Usona Esperantisto № 2019:3 (may-jun)

Kvin grandaj anoncoj

Lasta ĝisdatigo: 2019-06-13

La jenaj informoj estas taŭgaj kiel enklubaj anoncoj, aŭ por la regionaj kunordigantoj, kiuj kontrolu ĉu la kluboj en la koncerna regiono jam havas la informojn por disdoni al la klubanoj.

  • Lokaj grupoj estas tiel gravaj, ke la estraro de Esperanto-USA pli kaj pli donas atenton al la helpo kaj rimedoj por lokaj kluboj. Ĉi tiuj rimedoj pli kaj pli pasas tra la manoj de la regionaj kunordigantoj. Se via loka grupo ankoraŭ ne uzas la ilojn Meetup, Amikumu, aŭ Duolingo events, eble vi kontaktu vian helpanton en via regiono. Aŭ, se via klubo bezonas alispecan helpon, nepre informu vian kunordiganton en via regiono.

  • La junuloj reorganiziĝas! USEJ (la Usona Esperantista Junularo) denove aktivas kun gvidantoj. Sekvu anoncojn en la venontaj numeroj de Usona Esperantisto, en nia retejo, aŭ en nia Facebook-paĝo. La reaktiviĝo de la junularo estas grandega paŝo por la movado en Usono.

  • Nia Landa Kongreso en 2020 okazos en Montrealo dum la Universala Kongreso de UEA. Ni ne havas kutiman landan kongreson aparte de la UK. Ni helpos la kanadajn amikojn gastigi la Esperantan movadon de la tuta mondo en 2020! Ni bezonas volontulojn nun kaj ankaŭ dum la kongreso. Via estraro estos en kontakto kun la organizantoj en Kanado en la venontaj monatoj. Sed, NEPRE PLANU PARTOPRENI en Montrealo en 2020!

  • Nia kampanjo Esperanto in the USA progresas. Nepre donu iom da mono al nia kampanjo. Vidu informon en nia retejo. Eĉ se vi ne donos kelkcent dolarojn, vi povas fari ion. La mono helpos la junulojn organiziĝi kaj trejniĝi por helpi ĉe la UK en Montrealo. La mono helpos al lokaj grupoj havi rimedojn. La mono helpos membrojn partopreni eventojn. Ni havas bonajn projektojn, kiuj ne rilatas al nia ĝenerala fonduso. Memoru, ke se vi donos cent dolarojn al la kampanjo, la kampanjo ricevos ducent dolarojn pro la sama dono de Esperantic Studies Foundation ĝis la tuta kampanjo atingas la celon de $15,000. Ni bezonas vian subtenon pere de tiu kampanjo. La junuloj, la lokaj grupoj, organizantoj de la Universala Kongreso, kaj aliaj gvidantoj dankos al vi.

  • Nia ĝenerala financa stato multe pliboniĝas, dankon al la atento de la estraro kaj la decidoj pri la Centra Oficejo. Nia CO nun situas en la ŝtato Majno anstataŭ en multekosta oficejo en Emeryville, Kalifornio. Por ĉi tio ni dankas al Vilĉjo Harris, nia direktoro. Vi legu nian jarraporton por esplori la financajn detalojn.

Ek kaj antaŭen!