Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

Liĉjo Miller

Lasta ĝisdatigo: 2019-04-26
[figure]

Kaj novaj kaj malnovaj esperantistoj konas la nomon de nia ĉi-numera laŭdindulo: Liĉjo Miller. Liĉjo fariĝis esperantisto dum sia juneco, kaj ankoraŭ agadas en Esperantujo.

Liĉjo unue trovis kaj lernis Esperanton antaŭ pli ol 50 jaroj, je la aĝo de 16, kaj baldaŭ poste fariĝis membro de ELNA – nun Esperanto-USA. Post iom da jaroj li komencis partopreni la lokan klubon, iĝis redaktisto de la kluba bulteno, kaj ĉeestis kongreson, kie li renkontis s-inon Ellen Eddy, kun kiu li ankoraŭ organizas la Nord-Amerikan Someran Kursaron, NASK.

Ekde 2000, Liĉjo kaj Ellen laboras kune pri NASK, kiu okazos ĉi-somere en Raleigh, Norda Karolino. NASK estas kursaro en kaj pri Esperanto. Dum unu semajno, oni povas resti tute en Esperantujo, lerni kun samideanoj, kaj ĝui amikecon. NASK-2019 estos la 50-a datreveno de la kursaro, kaj tial ĝi estos grandega afero, ĉefe pro la laboroj de Liĉjo kaj Ellen. Kaj, parte pro la laboroj de Liĉjo, stipendioj estas haveblaj; oni petu informon de Ellen Eddy.

La laboroj kaj helpoj de Liĉjo al Esperantujo pligrandiĝis dum la jaroj, kaj eĉ nun, Liĉjo helpas gvidi Esperantujon en la estontecon. Li estas unu el la ĉefaj administrantoj de grandega Facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners, kiu nun havas preskaŭ 11 000 membrojn. En tiu grupo, Liĉjo kaj aliaj respondas demandojn de lernantoj pri Esperanto, gvidas interparolon al bonaj temoj por lernantoj, kaj proponas lernilojn por lernantoj, inkluzive liajn nun famajn “Liĉjo rakontojn” – mallongaj rakontoj kun iom surprizaj finoj. Li donas al lernantoj kaj komencantoj sekuran spacon, kie ili povas lerni, provi, kaj eĉ erari sen timo aŭ insulto.

En tiu grupo, novaj lernantoj povas lerni de kaj demandi al iuj el la plej respektindaj spertuloj en Esperantujo, inkluzive de kelkaj akademianoj. Ho, kaj ĉu vi jam aŭdis, ke Liĉjo mem estas unu el la plej novaj akademianoj? La Akademio de Esperanto estas institucio, kiu konservas kaj protektas Esperanton kaj kontrolas ĝian evoluon. Akademianoj, kiel Liĉjo, gvidas nian lingvon. Pro ili, Esperanto ankoraŭ estas internacia lingvo, kaj plue estos.

Pro homoj kiel Liĉjo, Esperantujo estas pli mojosa afero.