Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

Kiel duobligi vian helpon al komencantoj

Lasta ĝisdatigo: 2019-04-30
[figure]
Jordon kun novaj amikoj ĉe la Landa Kongreso en 2010. Fotis Chris Horn.

Legante la ĉi-numeran artikolon en la rubriko de la prezidanto, mi trovis en la kapo la jenan demandon por membroj: Ĉu vi memoras la unuan fojon, kiam vi ĉeestis kunvenon de loka esperanta klubo?

Leginte frazojn kun strangaj literoj, elbuŝiginte novajn vortojn en silento hejme, vi eble maltrankviliĝis ĉe rondo de nekonatoj pli spertaj pri tiu nova al vi lingvo. Sed certe baldaŭ evidentiĝis, ke tiuj samideanoj vere bonvenigas vin kaj akceptas vin tia, kia vi estas. Ili deziris al vi sukceson kaj ĝojon en Esperantujo.

Kaj via unua kongreso? Mi memoras la mian. Temas pri la landa kongreso en Vaŝingtono en 2010. Mi havis 20 jarojn kaj miris, kiom da samaĝuloj estas tie. Kvankam ni venis el diversaj partoj de la lando kaj havis malsamajn interesojn, ni tuj amikiĝis. Ni ludis, rakontis kaj ŝercis tro malfrue en la nokto. Esperanto ardis ĉe ni.

Ĉiujare multaj homoj sentas unuafoje la magion de nia amikiga lingvo, sed ili eble ne konscias la spertojn aliflankajn – la malĉarman laboron necesan por daŭrigi klubon aŭ organizi kongreson. Aliaj deziras ĉeesti renkontiĝojn sed havas malsufiĉe da mono. Se vi estas multjara esperantisto, vi scias, ke sola volo ne povas la movadon antaŭenigi.

Jen evidentiĝas la neceso de landaj organizaĵoj. Delonge Esperanto-USA donas rimedojn al tiuj klopodantaj fortigi nian lingvon en Usono. Feliĉe, ni tamen ne agas solaj. Nun Esperantic Studies Foundation agnoskas la gravecon de nia misio kaj helpas nin helpi vin per sia nova fonduso Esperanto in the USA.

ESF duobligos ĉiun dolaron donacitan al la fonduso, ĝis $15000, kaj donos la atenditan sumon de $30000 al E-USA. La mono estos uzita por:

  • fortigi lokajn klubojn per nia nova reto de regionaj helpantoj,
  • helpi junajn esperantistojn ĉeesti eventojn,
  • trejni junajn aktivulojn,
  • subteni regionajn kaj landajn eventojn, kaj
  • plenumi similajn celojn.

Kion faros via kontribuo? Via donaco de $100 estos duobligita al $200 kaj povos sendi unu junulon al evento de USEJ. Via donaco de $200, duobligita al $400, povos sendi esperantiston al la LK. Kiel danko al vi, ni afiŝos vian nomon sur virtualan “dankomuron” en la retpaĝaro de E-USA.

$500, duobligita al $1000 de ESF, pagos la kotizojn de kelkaj junuloj por la UK en Montrealo en 2020. Ni ne nur afiŝos vian nomon sur dankomuron, sed ni ankaŭ skribos al vi dankan leteron pro via malavareco. $1000 (duobligita al $2000) povos kompensi ankaŭ iliajn flugokostojn, kaj krom la jam menciitaj dankoj vi ricevos telefonvokon de nia prezidanto, Filipo Dorcas.

Se vi donacos $2000, ESF duobligos ĝin al $4000, kaj tiu sumo sufiĉos por trejni ses junulojn ĉe evento de USEJ. Donacinte tiom da mono vi ricevos ĉion jam menciitan kaj vi rajtos ĉeesti unu el la virtualaj kunsidoj de la estraro de E-USA.

Se vi volas pliigi vian subtenon de E-USA kaj ankaŭ sentigi la ĝojon de via unua Esperanta renkontiĝo al junulo aŭ komencanto, nepre konsideru donacon al la ESF-a fonduso Esperanto in the USA. Dankon!