Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

Lastatempa agado en la meznorda regiono

Lasta ĝisdatigo: 2019-04-26

Ni petas raportojn de ĉiuj niaj regionaj helpantoj, la homoj kiuj ĝisdatigas nian datumbazon de Esperanto-grupoj kaj kunlaboras kun lokaj grupestroj.

[figure]

En kafejo en Roseville, MN, la Esperanto-Asocio de Minesoto kunvenas dufoje monate. La membraro ĝuas uzi Esperanton por ludi Skrablon, legi verkojn, kaj diskuti diversajn aferojn. La kunvenoj okazas je la unua kaj tria vendredoj, de 7 ptm ĝis 9 ptm. Ĉiuj estas bonvenaj, ĉu komencantoj, ĉu spertuloj. La ĉefa kontaktulo, Joan Philips, mencias ke ĝuste nun ŝi estas la unusola virino en la klubo; ŝi aparte ŝatus bonvenigi novulinojn.

La Esperanto Rondo de la Ozarks troviĝas en la urbo Springfield en la okcidenta parto de la ŝtato Misurio. Paul Wilkerson skribas ke la membroj uzas diversajn elektronikajn komunikilojn: Amikumu, Skype, Duolingo Events, kaj Facebook. Ili kunvenas monate.

Membroj de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso, je la orienta flanko de la ŝtato, kutime vespermanĝas kaj babilas je la unua ĵaŭdo de ĉiu monato. Okazas ankaŭ klubkunveno je la tria sabato de ĉiu monato en biblioteka ĉambro. En Marto, du membroj konatiĝis kun samideano kiu loĝas en Kolombio sed vizitis Usonon por profesia kunveno. Tiu nova amiko nomiĝas Alejandro Amaya, kaj tre eble li revenos jare por tiu profesia kunveno; ni esperas ke jes.