Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

Aperas numero de Unesko-Kuriero pri indiĝenaj lingvoj

Lasta ĝisdatigo: 2019-04-26
[figure]

La Januaro-Marta numero de Unesko-Kuriero en Esperanto estas nun libere havebla rete. Sona versio kaj la KD-versio por blinduloj estas produktataj.

La nova numero estas dediĉita al artikoloj pri indiĝenaj lingvoj. Por indiĝenaj popoloj, lingvo estas ne nur marko de identeco, sed ankaŭ portanto de praaj valoroj. UEA alvokas al landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-organizoj aŭ grupoj, kaj Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo kontribui al la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, ekzemple per kursoj, forumoj, kaj seminarioj.

Aliaj eblecoj:

  • Dividi artikolojn el Unesko-Kuriero en la retpaĝoj de viaj landaj, lokaj kaj fakaj Esperanto-asocioj.

  • Publikigi ligilojn al Unesko-Kuriero kaj ties kovrilajn bildojn en blogoj, Facebook kaj Twitter, ktp. por montri al la publiko la valoron de Unesko kaj la utilecon de Esperanto.

  • Aliĝi al la Esperanto-Teamo de Unesko-Kuriero: bonvolu kontakti s-ron Trezoro Huang Yinbao trezoro@qq.com.