Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

Du usonanoj elektitaj al la Akademio de Esperanto

Lasta ĝisdatigo: 2019-04-25
[figure]

Usonanoj Grant Goodall kaj Lee Miller estis elektitaj al la Akademio de Esperanto kun naŭ-jara mandato.

Lerninte Esperanton kiel gimnaziano, Grant laboras volontule en ESF jam dum multaj jaroj, kiel estrarano ekde 2001 kaj nuntempe kiel Vic-Prezidanto. Li estas profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio en San Diego, kie li estas esploristo pri la sintakso de homa lingvo kaj pri lingvoakirado. Lia esplorlaboro inkluzivas studojn pri la strukturo de Esperanto kaj li ofte instruas kurson pri la historio kaj scienco de konstruitaj lingvoj.

Lee eklernis Esperanton kiel 16-jarulo, kaj ekde tiam restas aktiva membro de ELNA/E-USA, kaj UEA. Li komencis partopreni la usonan someran kursaron de Esperanto (nun konatan kiel NASK) en 2000, kaj li estas kerna parto de la organiza teamo. Post la apero de Duolingo, li komencis roli kiel administranto kaj ĉefa lingvo-konsilanto en granda grupo Duolingo Esperanto Learners ene de Facebook. Lee havas spertojn unue kiel profesia flegisto (inkluzive de universitata instruado en tiu fako), kaj poste kiel interpretisto de la usona signo-lingvo.

La Akademion oni fondis en 1905 kun la celo gvidi kaj kontroli la evoluon de la lingvo. La 45 membroj de la Akademio estas internacie konataj pro siaj kontribuoj al la literaturo, la esplorado, kaj la instruado.