Presita el Usona Esperantisto № 2019:2 (mar-apr)

Novaj T-ĉemizoj

Lasta ĝisdatigo: 2019-04-19
[figure]

Esperanto-USA nun vendas siajn proprajn t-ĉemizojn per retbutiko ĉe RedBubble. Inter la ĝisnunaj elektoj estas salutoj en regionaj slangoj, aludo al la Duolingo-kurso, kaj reklamo pri la venonta Landa Kongreso en Bostono.

Ĉu vi havas ideon por nova desegno? Proponu ĝin al la Estraro. Kontaktu nin (en Esperanto aŭ en la angla) ĉe board@esperanto-usa.org.