Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

Murdo ĉe tendejo

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-27
[figure]

En nia pasintnumera enigmo, prof. Ŝibolet esploris murdon ĉe tendejo.

Laŭ s-ro Sinapo, kiu kuris de sia propra tendo por atentigi Ŝiboleton pri la krimo, du ŝtelistoj murdis lian amikon, Frank Sagisto, batante lin per ŝtono. Poste la ŝtelistoj laŭdire ligis Sinapon kaj Sagiston per ŝnuroj kaj ŝtelis ilian monon.

Sed kiam Ŝibolet alvenis por esplori la scenejon, li tuj kulpigis Sinapon pri la murdo. “Tiu ĉi scenejo estas bone aranĝita,” li diris, “sed vi faris unu kulpigan eraron.”

Kio estis la eraro?

Alvenis solvoj de legantoj Jorge Rafael (“Rafa”) Nogueras, Ellen Eddy, Erik Felker, kaj Doug Duea. Ĉiuj rimarkis la ŝlosilan detalon: la aserton de Sinapo, ke li kaj Frank komencis kuiri kafon je unu horo antaŭ la krimo.

Se la aserto estus vera, ilia ŝtala kafokruĉo estus jam preskaŭ malplena kiam alvenis Ŝibolet; post unu horo super la fajro, la kafo estus plejparte forboligita. Sed efektive ĝi ankoraŭ “superbolis kaj gutis en la fajron sube.” Do plej verŝajne la murdinto estis Sinapo mem – kiu poste aranĝis la scenejon, pendigis la kruĉon super la fajro, kaj ekkuris por trovi Ŝiboleton.

Leganto Erik Felker konkludis sian analizon per la jena rimarko:

Eble s-ro Sinapo povos pli trankvile trinki kafon en malliberejo, kaj kelkfoje pripensi tion, ke lia familia nomo estas por li trafa; “Sinapo” ja taŭgas por persono kies lerteco kaj kompato similis je la grandeco de sinapo-semo.

Gratulon al ĉiuj pro la trafaj solvoj. En la lotumado ĉi-foje gajnis Doug Duea. Li ricevos $5-rabaton de la retbutiko.