Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-27

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

La estraro nun okupiĝas pri multaj aferoj: pri la planado de la venonta LK en Bostono, pri kunlaboro kun la montreala LKK por plani UK-on 2020, kaj pri multe da projektoj en Usono.

Mi mem partoprenas niajn kunsidojn rete, kaj helpas pri la organizado de la organizaĵo. Nun, mi kaj kelkaj aliaj estraranoj partoprenas komitaton por helpi al Esperanto-USA fari pli da projektoj en Usono. En mia propra Esperanto-vojo, multe estas en planado, kaj mi antaŭĝojas diri al vi pli, kiam la planoj plenumiĝos.