Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

2018, jaro de progreso

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-27

La Landa Kongreso ĉi-jare en Bostono: Dum 2018 ni komencis organizi nian 67-an Landan Kongreson (LK-2019). Flo Martorell kaj David K. Jordan ĉeestos kiel niaj specialaj gastoj! Nia landa kongreso estos nia plej granda oficiala kunveno de la jaro. Tie ni spertos ne nur niajn oficialaĵojn, sed ankaŭ distraĵojn, divers-temajn kunsidojn, ekskursojn, kaj sendube grandan amikecon. Venu kun ni al Bostono.

La Universala Kongreso 2020 en Montrealo: Ni jam komencis kunlabori kun la amikoj norde de nia landlimo por 2020. Kune kun la bonaj kunlaborantoj en la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) ni planas la plej grandan Esperantan eventon de la jaro, la Universalan Kongreson de UEA, la Universala Esperanto-Asocio. Planu nun partopreni tiun eventon. Ĉu vi jam havas pasporton? Okazos specialaj eventoj por junuloj.

La UK oficiale okazas per la KEA, sed kunlabore ni ankaŭ laboras por okazigi ĝin. Ni bezonas volontulojn por helpo antaŭ, dum, kaj post la kongreso.

Esperanto-USA okazigos nian 68-an landan kongreson samtempe kaj samloke, dum tiu UK. Venu kun ni en la somero de 2020, kaj invitu viajn amikojn.

NASK: Kiel la ĉefa Esperanta organizo en Usono, Esperanto-USA helpas ĉe NASK. NASK estas mondfama kursaro, kiu okazas ĉiujare en la somero. NASK en 2018 estis sukceso, sed la planoj por NASK en 2019 estas grandega, pro tio ke tio estos la kvindeka sinsekva somero por NASK! Hura! Ni studos sub mondfamaj profesoroj kaj denove ĝuos la belan kampuson de William Peace en Raleigh. Legu ĉe la NASK-retejo pri la 50-jara jubileo!

Nia Landa Kongreso de 2018: Nia 67-a landa kongreso okazis en Seatlo kun 100 partoprenantoj! Niaj specialaj gastoj estis Chuck Smith – famulo pro sia granda sukceso en Duolingo, kaj profesoro, kiu instruas pri Esperanto kaj interlingvistikoj ĉe la Universitato de Amsterdamo. Dankon al la Esperantic Studies Foundation (ESF) pro ties helpo en la vojaĝ-aranĝoj.

Financa stato: Eble la plej granda defio por la estraro estas nia financa stato. En 2018 ni perdis $22,760 (kompare al la $28,877 perdo en 2017). Certe per membriĝa kampanjo, kun nia kvanto da membro, ni ne povos rapide duobliĝi. Ni volas fari tion, sed ni decidis malaltigi nian elspezon ĉe la multekosta oficejo en Kalifornio.

Kiam ne ekzistis la Centra Oficejo, la antaŭaj gvidantoj de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Amerika) decidis ke la aŭtomobilejo de Catherine kaj William Schulze ne plu sufiĉis. Antaŭ kelkaj jardekoj, ELNA komencis funkciigi Centran Oficejon. Post jaroj, tiu oficejo kostis al ni pli kaj pli da mono.

Ni havas ankaŭ situacion en kiu la plej ofta libroservo por la mondo estas Amazon. La estraro de Esperanto-USA decidis meti librojn por vendi en tiun lokon, kie pli da homoj trovos ilin. Pro tio, kelkaj libroj ne plu okupas spacon en la Centra Oficejo. Ankaŭ la tasko pritrakti la vendadon nun estas ĉe Amazon.

Ni estraro en granda kaj feliĉa kunlaboro de nia kara Direktoro de la CO decidis transloki la Centran Oficejon al Majno, al lia hejmo. Ni ne plu portas la koston de la oficejo en Kalifornio, nek la taskon pritrakti ĝian subtenon per elektropovo, ktp. Ni ankoraŭ ne scias kiom da mono tio konservos por la organizo, sed certe tio kompensos la plej grandan parton de niaj mankoj de la pasintaj jaroj.

Dankegon al Vilĉjo Harris, nia direktoro, kiu surŝultrigis la taskon transloki la CO-n al Majno.

Planoj por kampanjo: Kiam ĉi tiu numero de Usona Esperanto haveblas, eble nia kampanjo jam okazas. Vi lernos pri via helpo al Esperanto-USA en nia retejo kaj per sociaj komunikiloj.

Nia nova kasisto: Murray Merner uzas sian sperton kun diversaj organizoj kaj kun financaj raportoj por rapide analizi niajn financan staton. Per tiu helpo de Murray, ni nun havas pli kompreneblajn kaj pli oftajn raportojn. Li kontribuas ĉiumonate al nia progreso en niaj financaj aferoj. Ni celas, per la analizo kaj helpo de Murray provizi al la membroj klarajn raportojn kun klaraj nomoj por la diversaj kontoj.

Nia libroservo: Por malpezigi la taskon transloki la libroservon al Majno de Kalifornio, la CO (Vilĉjo Harris) vendis librojn kontraŭ bagatelaj prezoj. En niaj financaj raportoj, ni vidos perdon en la libroservo pro ĉi tiu vendado. Sed tiuj libroj ne vendiĝis dum la pasintaj dek jaroj, kaj ne plu havis la veran valoron kiun ili portis en la financaj deklaroj. Tiuj malnovaj libroj kaj tiu “perdo” ne plu hantos niajn financojn, nek spacon en la Centra Oficejo.

Ni ankaŭ vendis kelkajn nevenditajn librojn kontraŭ ilia kosto. Danke ĉefe al Esperantic Studies Foundation por helpi nin pri tiu librostoko.

La libroservo nun funkcias kiel ĝi funkciis antaŭe, sed de Majno anstataŭ de Kalifornio. Vi rajtas aĉeti librojn per E-USA aŭ per Amazon.

La lokaj grupoj en niaj regionoj: Per niaj regionaj kunordigantoj, ni scias pli pri la lokaj grupoj en Usono kaj havas pli fortan strukturon de komunikado kun niaj membroj. La estraro volas scii pli pri kion faras la lokaj grupoj kaj kiel ni povas helpi. Vidu nian retpaĝon “kontakti nin” por vidi la liston de regionaj helpantoj.

Kelkaj regionoj starigas regionajn eventojn, kiel en Kalifornio, NOREK, ARE, kaj PER (sudorienta). Se via regiono ne havas tut-regionan eventon, vi rajtas komuniki kun via regiona kunordiganto por komenci planojn. Esperanto-USA helpos vin kiel eble plej multe en via regiono.

Ni aŭskultas vin: Via estraro kaj aliaj gvidantoj nun pli aktivas en la sociaj komunikiloj de Interreto, per retseminarioj, retaj kunsidoj, “AMA”- (demandu al mi ion ajn) forumoj en Reddit, Facebook, Twitter, Instgram, Amikumu, kaj aliaj teknologiaj iloj. Tamen, se vi ne uzas tiajn ilojn, ni ankoraŭ uzas telefonon kaj helikan poŝton (USPS). Bonvolu kontakti nin por proponi viajn ideojn.

Se vi havas plendojn, vi rajtas komunikiĝi kun estrarano laŭ via elekto, aŭ se vi preferas, vi rajtas doni plendojn. Se vi havas problemojn ni nepre volas havi vian informon pri tio. Kontaktu al Tim Rice, la oficiala ricevanto de plendoj por nia organizo. Li aŭskultos vin sen interrompi vin, sen antaŭjuĝi vin. Li estas via rajtprotektanto kiu traktas plendojn kaj kritikojn: ombudsman@esperanto-usa.org.

Duolingo kaj aliaj iloj por lokaj grupoj: En la pasintaj numeroj de ĉi tiu bulteno ni priskribis la ilojn, kiujn lokaj grupoj povas uzi por plani, anonci, plibonigi, kaj pligrandigi vian lokan grupon. Ĉi tiuj estas Duolingo Events, Amikumu, Meetups, kaj Zoom (aŭ alia retkunvenejo). Se okazos al vi kosto por uzi la ilojn, kaj se via klubo ne povas alimaniere akiri la monon por pagi, bonvolu kontakti nin por nia helpo aŭ sugestoj. Certe, Duolingo Events, kaj Amikumu estas tute senkostaj.

Usona Esperantisto: Nia ĉefa organo de informo por nia membraro estas la bulteno Usona Esperantisto. Nia statuto deklaras, ke ni havu tian informilon, kaj ĝi servas bone. Sub la gvido de la redakcio (Hoss, la redaktoro) nia bulteno aperas fidele kun riĉa enhavo de diversaj kontribuantoj. Dankon, Hoss!

Google Ad Grants: Google provizas senkostan servon al sen-profitcelaj organizoj. En 2018 ni faris la paŝojn sukcese por esti en tiu programo ĉe Google. Per tio, niaj reklamoj aperas de tempo al tempo kiam homoj uzas la Google-serĉilon rilate al Esperanto. Ni ĝis nun ne eluzas nian permesitan kvanton de reklamoj, sed la paŝoj por uzi la servon de Google jam komenciĝis kaj ni pli saĝe agordos la sistemon ĉe Google por fari reklamojn senkoste.

Gardi la personan informon: Ni ŝanĝis nian politikon pri membra informo. Ni jam eniras la modernan epokon de Interreto kaj la misuzo de membra informo. Pro tio, ni zorgos pri la telefonnumeroj, retadresoj, kaj aliaj tiaj kontakt-informoj de nia membraro. Ni tamen certe havebligos la informon al gvidantoj, kiuj uzos la informon fidele, sen disdoni senpermese. Ni esperas ke ni faros tion sufiĉe por ne ĝeni nian progreson sed samtempe gardi la informon.

Pli fortaj rilatoj kun aliaj organizoj: Ni kunlaboras kun ESF (Esperantic Studies Foundation), AAIE (Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto), USEJ (Usona Esperanta Junularo), kaj aliaj tiaj organizoj en Usono, en aliaj landoj, kaj mondskale (UEA).

Ni multe dankas al la gvidantoj de ESF por la kunlaboro en planoj kaj por la financa subteno en kelkaj kampanjoj.

Certe ni multe zorgas pri la junuloj kaj la nova reorganizado de USEJ. USEJ planas kunvenojn kaj eventojn, kiuj celas programerojn ĉe nia Landa Kongreso en Bostono kaj la Universala Kongreso en Montrealo. Niaj junaj membroj de la estraro multe helpas en tio, kaj ni eĉ havas estraranon (Hanson), kiu ankaŭ estas en la estraro de TEJO, la junulara organizo mondskala. Venu kun ni al Bostono kaj invitu viajn junajn amikojn!

Niaj estraraj kunsidoj: Via estraro nun kunsidos iom pli formale, sekvante pli la regulojn kaj politikojn en Robert’s Rules of Order. Ni pli bone zorgas pri niaj protokoloj, kaj klopodas raporti pli fidele kaj vere al la membraro. Ni volas, ke vi sciu, ke via estraro bone zorgas pri la organizo kaj la mono, kiun vi donas al ni. Esperanto-USA estas via organizo, kaj ni estas la landa membro-bazita organizo de Esperanto en Usono.

La estraro kunsidas monate per Interreto. Ni pli aktivas ol antaŭe kaj uzas la ilojn Zoom, Slack, Trello, kaj retmesaĝojn. Ni interŝanĝas milojn da mesaĝoj kaj diskutas multajn ideojn.

Notu, ke via estraro nun havas dek membrojn: Prezidanton, Vic-Prezidanton, Kasiston, Sekretarion, kaj ses Direktorojn.

Unu interesa ŝanĝo estas, ke ni revidas nian misian deklaron kaj niajn ĉefajn celojn ĉe la komenco de ĉiu kunsido. Jen ĝi, kiel ĝi aperas en la statuto de ELNA / Esperanto-USA:

Mission statement: Esperanto USA is a non-profit organization that encourages and strengthens the Esperanto community in the United States and its territories by facilitating support and communication for local groups and providing a centralized set of resources for our members.

Goals:

  1. Encourage and strengthen the Esperanto community in the USA and its territories.
  2. Facilitate structure and communication to support our local Esperanto groups.
  3. Provide a centralized set of resources for the Esperanto community in our region.

Ek kaj Antaŭen! Onward and Upward!