Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

Festu kun ni en Bostono

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-27
[figure]

La Usona-Kanada Landa Kongreso okazos en la urbocentro de Bostono, Masaĉuseco, ekde la vespero de vendredo, la 14-a de Junio, ĝis la tagmezo de lundo, la 17-a de Junio. Bostono dum somero estas bela kaj agrabla loko, kie troviĝas historio kiu gravas egale por Usono kaj Esperanto.

Vizitu nian retpaĝaron por pli da informo pri la kongreso.  Ni baldaŭ anoncos specialajn gastojn – kontrolu la retpaĝaron, aliĝu al la evento ĉe Facebook, kaj aliĝu al la Telegram grupo por la plej freŝaj informoj! Registrado baldaŭ malfermiĝos en la retbutiko de Esperanto-USA.

La kongrestemo estas Agado kaj Kreado, kaj pro tio ni serĉas prelegantojn kaj gvidantojn de kreemaj kaj aktivaj programeroj. Cetere ni serĉas gvidantojn de programeroj, kiuj taŭgas por komencantoj. Se vi estas verkisto, ni invitas vin prelegi pri aŭ legi el viaj verkoj. Se vi kantas, ludas muzikan instrumenton, aŭ ĝuus aktori en skeĉo, ni invitas vin partopreni en nia Distra Vespero. Se vi interesiĝas aŭ se vi havas ideojn pri programeroj, bonvole sendu retmesaĝon al bostono2019@gmail.com.


Pri la historio de Esperanto en Bostono

Bostono ludas gravan rolon en la frua historio de Esperanto en Usono.  En 1905, la unua Esperanta societo fondiĝis en Bostono. Post nur monatoj, membroj de la Bostona Esperanta Societo helpis fondi la unuan landan organizon – la Amerikan Esperantan Asocion – kun stabejo en Bostono – kaj eldonis unu el la du unuaj periodaĵoj en Usono – The American Esperanto Journal.  Antaŭ la fino de la sekva jaro, ambaŭ Universitato Harvard kaj MIT havis Esperanto-klubojn kaj oni instruis kurson ĉe Roxbury Latina Lernejo – tamen la unua lerneja Esperanta grupo fondiĝis ĉe Perkins Lernejo por Blinduloj. En 1908, ĉe la unua landa kongreso, AEA anstataŭiĝis per EANA, kun stabejo en Ĉikago, kaj The American Esperanto Journal unuiĝis kun Amerika Esperantisto sub ties nomo por fariĝi la oficiala bulteno de EANA. En 1913, ambaŭ relokiĝis al Bostono, ĝis 1927. Inter la elstaraj nomoj de tiu periodo (multaj el ili estraranoj de EANA) estas Daniel Orzo Smith Lowell (prezidanto de EANA 1909-10, membro de la Lingva Komitato 1908-18, kaj verkinto de Esperanto for Beginners en 1923), Edward Saxton Payson (verkinto de la originala novelo Juneco kaj Amo kaj tradukinto de deko da verkoj), John Fogg Twombly, Edward K. Harvey, D-ro Charles Hill Fessenden, George Winthrop Lee, Earnest F. Dow, kaj E. J. Meriam.

[figure]

En la 1960-aj jaroj, la Esperanta klubo ĉe Harvard estis tre aktiva, pro la pluraj junaj Esperanto-parolantoj kiuj venis samtempe por studi en la urbo – inkluzive de Jonathan Pool, Humphrey Tonkin, kaj aliaj ĉe Harvard, MIT, kaj aliloke. Kun aliaj junuloj en Novjorko, ili fondis la Junularon Esperantistan de Nordameriko (JEN) kaj eldonis ĝian organon, JEN-Bulteno. Pool, Tonkin, kaj James Lieberman – ankaŭ kiu estis mallonge ĉe Harvard dum tiu tempo – poste kreis la Fondaĵon pri Esperantaj Studoj (ESF) en 1968.

En Bostono estis multe da agado dum la jaroj 80-aj, 90-aj, kaj 00-aj, danke al organizantoj kiel Ralph Murphy, Florence Mack, David Wolff (antaŭa prezidanto de E-USA), Daniel Albro kaj Jens Karlsson (studentoj kiuj revivigis la Societon por Esperanto ĉe MIT), kaj aliaj ĉe MIT kiuj daŭrigis la agadon de SpE ĝis ĝia malfondo en 2012.

Hodiaŭ Bostono havas viglan grupon – Bostona Regiona kaj Urbega Esperanto‐Grupo aŭ BRUEGo – kiu renkontiĝas monate kaj organizas kelkajn eventojn kaj ekskursojn (kiel Paralelan Universon) tra la jaro.

Bostono estis la loko de landaj Esperantaj kongresoj ekde tiuj fruaj jaroj. Bostono gastigis la 5-an kongreson de EANA en 1912 kaj la 14-an en 1921. Kaj du pasintaj kongresoj de E-USA okazis en la bostona regiono, en 1985 kaj 2003, ambaŭ ĉe MIT.