Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

Poezio el ĉiuj ĉieloj

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-28
[figure]

Revenas la konkurso Poezio el ĉiuj ĉieloj, kiu ĉi-jare atingas sian kvinan fojon. Krome la konkurso, starigita de Esperantista Sicilio, ĉi-foje pliriĉiĝas per alia grava propono: Balado por Esperanto – Saĝe enloĝi la teron – konkurso por muzikaj komponaĵoj.

Ĉiuj poetoj tra la mondo estas invitataj partopreni per unu poeziaĵo pri ajna temo, ne pli longa ol 50 versoj entute. La verkoj devos alveni antaŭ la 30-a de Aprilo 2019.

Por pliaj informoj kaj aliĝilo, bonvolu viziti la konkurso-paĝon.