Presita el Usona Esperantisto № 2019:1 (jan-feb)

Alvoko al Esperantologia Konferenco en Lahtio

Lasta ĝisdatigo: 2019-02-27
[figure]

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2019, okazonta en Lahtio, Finnlando, kadre de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

La ĉi-jara aranĝo pritraktos du specialajn temojn:

  • la interlingvistikan aliron al piĝinoj kaj kreoloj, fenomenoj ĉiam interesaj al esperantologoj. (La temon proponis d-ro Bengt-Arne Wickström.)

  • la indiĝenajn lingvojn: nuntempo kaj estonteco, okaze de la deklaro de Unuiĝintaj Nacioj por 2019: Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj.

La konferenco okazos en du partoj: dum la unua ni aŭskultos prelegojn de fakuloj pri la konferencaj specialaj temoj. En la dua parto la partoprenantoj denove havos ŝancon prezenti siajn laborojn pri plej diversaj kampoj de esperantologio. La kontribuoj de tiu parto povos esti prezentitaj ĉu parole, ĉu per afiŝoj.

Ni invitas ĉiujn fakulojn, aparte junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn, sendi proponojn, speciale pri la prezentoj per afiŝoj, kiel eble plej baldaŭ al ek@kulturo.net. La limdato por la proponoj estas la 30-a de Aprilo.