Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

La ŝlosita ĉambro

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-17
[figure]

En nia pasintnumera enigmo, La ŝlosita ĉambro, ni legis pri truko ĉe la hejmo de Arĉjo Kolofon, blinda violonisto. Arĉjo rakontis kiel lia amiko Rikardo Ruzefar vetis, ke li povos eniri malluman, ŝlositan ĉambron por ŝanĝi la enhavon de glaso fermita en ŝlosita gardoŝranko. Ŝajne Rikardo sukcesis, kaj Arĉjo aŭdis nenion.

Kiel kutime, profesoro Elija Ŝibolet tuj divenis la solvon. “Estas nenio misa pri viaj oreloj”, li diris, “ĉar neniu povus aŭdi …” kion?

Ĉi-foje la plej frua solvo venis de nova detektivo Samuelo Crosby, kiu lerte trafis la trukon:

Neniu povus aŭdi … la degeladon de glacio. Rikardo certe glaciigis kelkajn kubojn de zingibra sodakvo antaŭ la vizito, kaj li metis tiujn kubojn en la glason. Post sia degelado, tiuj kuboj fariĝis zingibra sodakvo, kiu jam estas la kutima trinkaĵo de Rikardo.

Jes ja. Rikardo kunportis la glacikubojn en speciala sako, kiu izolas sian enhavon kontraŭ varmo. Ĉe la verŝotablo, de kie li ŝajnigis uzi glacikubojn de Arĉjo, faritajn el pura akvo, li anstataŭe prenis la sodakvajn glacikubojn el sia sako.

Alvenis ĝustaj solvoj de ankaŭ Ellen Eddy kaj Erik Felker. Erik sagace aldonis:

Mi demandis al mi kial Kolofon ne flaris la zingibran aromon de la glacikuboj, sed Ruzefar, per sia antaŭtrinka elverŝado de la sodakvo, kaŭzis iom de zingibra aromo en la ĉambro. Tio estus konfuza por nevidanto, kiu probable dependus pli ol vidanto de sia flarado.

Gratulon al ĉiuj pro la sagacaj solvoj. En la lotumado ĉi-foje gajnis Samuelo. Li ricevos $5-rabaton de la retbutiko.