Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Jarfina raporto de la prezidanto

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-15

La estraro de Esperanto-USA estis kaj daŭre estas tre okupita pri la movado. Dum mia ĉeesto en Esperanto, kiu jam progresis dum pli ol dudek rapidaj jaroj, mi neniam vidis la estraron tiel aktivan, kiel ĝi estas nun.

NASK 2019: Ni helpas kaj kunlaboras kiel eble plej forte kun la organizantoj de NASK, la fama somera kursaro. Legu pli ĉe la NASK-retejo. En 2019 ni festos la 50-jaran jubileon de NASK! Venu kaj ĝuu kun ni en Raleigh ĉe la “Universitato de Paco” (William Peace University). Ni ĝuos kvin nivelojn de kursoj kaj studos kun famaj kaj kapablaj instruistoj.

La Landa Kongreso en 2019 okazos en Bostono, kune kun niaj amikoj de la Kanada Esperanto-Asocio. Memoru, ke en 2018 ni havis cent partoprenantojn en Seatlo. Ni atendas pli ol tio en 2019. Nia retejo havos informon.

La UK en 2020 okazos en Montrealo. Ni kunlaboros forte kun la amikoj tie por kungastigi tiun grandegan kongreson. Tio okazos samtempe kaj samloke kun la landa kongreso de Esperanto-USA. Venu kun ni al Kanado en 2020! La informo haveblos en nia retejo kiam ĝi estos preta.

USEJ nun reaktiviĝas forte kaj grandskale. La gvidantoj de la junuloj planas eventojn por plani kaj starigi bonajn eventojn por la junuloj. Legu plu pri tio en la venontaj numeroj de Usona Esperantisto.

Ni kunlaboras multe kun ESF, la Esperantic Studies Foundation. La gvidantoj de ESF multmaniere subtenas projektojn de Esperanto-USA, kaj donas ideojn pri la pliboniĝo de la movado. Ni multe dankas al ESF pro ties bonkoraj agadoj al Esperanto-USA.

AAIE, la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, aktivas plu kaj nun frontas la defiojn pri kiel la lernado de Esperanto ŝanĝiĝas en la nuna teknologia mondo. Esperanto-USA funkcias en rilatoj kun AAIE.

Esperanto-USA estas membro de UEA kiel landa asocio. Ni havas pli ol kvardek delegitojn de Usono al UEA. UEA estas la ĉefa organizo por tutmonda Esperanto. Ni rekomendas, ke vi lernu plu pri UEA, la celoj, kaj la agadoj.

La estraro daŭre kunsidas almenaŭ monate, sed ni ankaŭ estas en ĉiutaga kontakto per diversaj interretaj komunikiloj, kiel retmesaĝoj, Slack, kaj Trello.

Ni starigas informservojn per Reddit kaj retseminarioj per Zoom. Legu en nia retejo, Usona Esperantisto, kaj nia Facebook-paĝo.

Pro tio, ke Esperanto-USA antaŭe perdis $30,000 jare (pli malpli), en 2018 per la bonkora agado de la Direktoro de nia Centra Oficejo, Vilĉjo Harris, ni translokis la oficejon al Majno, kie Vilĉjo nun loĝas. Nia CO ne plu troviĝas en Kalifornio ĉar la lu-kosto de la oficejo estis ege malhelpema. La nova loko ŝparos al ni la kvanton da mono, kiun ni bezonis por stabiligi nian buĝeton.

Danke al nia nova kasisto, Murray Merner, ni donas pli da atento al niaj raportoj kaj starigas novajn kontojn por vere montri nian nunan situacion; sekvas pli malfermaj raportoj al la membroj. Dankon al Murray pro lia maniero peti pli da informo kaj raporti pli ofte al la estraro.

Niaj lokaj grupoj pli kaj pli uzas la novajn ilojn, kiujn ni rekomendis en la pasintaj numeroj de la bulteno. Niaj kluboj jam komencas interkomunikiĝi kun niaj novaj helpantoj por la regionoj pli ofte. Dankon al niaj regionaj kunordigantoj.

Se vi havas ideojn, demandojn, aŭ raportojn, nepre informu nin per telefono, poŝto, retpoŝto, Reddit, Twitter, Facebook, aŭ alia ilo. Ni estas pli kaj pli facile troveblaj kaj aŭskultemaj.

Ek kaj antaŭen!