Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Alvoko al Belartaj Konkursoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-19
[figure]

La konkursoj okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA, kun la celo evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de Marto 2019, kaj la rezultojn oni anoncos kadre de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, Finnlando. Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK.

Konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:

  • Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

  • Prozo: maksimuma longo 200 x 65 signoj (kvin paĝoj).

  • Prozo, subbranĉo mikronoveloj: (maksimuma longo 100 vortoj). Aljuĝata estas nur unu premio.

  • Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.

  • Teatraĵoj, subbranĉo monologoj (unupersonaj teatraĵoj) kaj skeĉoj (unu- aŭ divers-personaj): daŭro inter 10 kaj 15 minutoj. Aljuĝata estas nur unu premio.

  • Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 signoj (dek paĝoj).

  • Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2018. Aljuĝata estas nur unu premio.

Oni sendu po unu tajpita ekzemplero de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso sciosfero@gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanujo, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu po unu ekzemplero de la koncerna libro al la adreso de Miguel Gutiérrez Adúriz kaj po tri ekzempleroj al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Premioj: en la branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵoj kaj Eseo: unua premio, 260 €, dua premio, 182 €, tria premio, 104 €; Nova Talento, 182 €. En la branĉo Infanlibro de la Jaro, 546 €. En la du subbranĉoj Mikronoveloj kaj Monologoj kaj skeĉoj, po 125 €.