Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Venos Landa Kongreso en Bostono

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-18
[figure]

Ni ĝojas anonci, ke la 67-a Usona Landa Kongreso okazos en la urbocentro de Bostono, Masaĉuseco, de la vespero de vendredo, 14 Junio, ĝis la tagmezo de lundo, 17 Junio 2019. La kongreso estos dulanda komuna kongreso de Esperanto-USA kaj la Kanada Esperanto-Asocio (KEA). Programeroj okazos por kaj komencantoj kaj spertaj parolantoj. Ni aparte celas aldoni interagajn programerojn. La kongrestemo estas Agado kaj Kreado.

Registrado komenciĝos en Januaro. Vizitu nian retpaĝaron por pli da informo pri la kongreso. Ni daŭre ĝisdatigos la paĝaron per novaj detaloj pri la programeroj.

Ĉu vi volas kontribui al la programo? Ni serĉas prelegantojn kaj gvidantojn de kreemaj kaj aktivaj programeroj. Se vi interesiĝas, sendu retmesaĝon al bostono2019@gmail.com.