Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Malfermiĝas reta aliĝo por UK-2019

Lasta ĝisdatigo: 2018-11-20
[figure]

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto (20-27 de Julio, 2019) okazos en la progresema kaj naturamanta finnlanda urbo Lahtio (finne, Lahti). Oficialaj informoj troviĝas en la oficiala retpaĝo de la LKK. Eblas ankaŭ sekvi novaĵojn en sociaj komunikiloj: Facebook, YouTube, Twitter, kaj Instagram.

La 104-a UK nun akceptas retajn aliĝojn. Bonvolu atenti, kaj atentigi viajn konatojn: la plej favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de Decembro. Plej multe ŝparas la individuaj membroj de UEA kaj TEJO, ĉu bazaj aŭ abonantoj. Do nepre (re)aliĝu.