Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

Accidental Esperanto?

  • Benu
    Chris trovis la jenan ŝildon en Canton, Georgio.
  • Ami
    Larry trovis la jenan ŝildon en Nov-Zelando, kie ĝi reklamas ne amon, sed asekuran firmaon Allied Mutual Insurance.
  • Vero
    Jen la dua senintenca esperantaĵo, kiun Larry trovis en Nov-Zelando. Denove, temas pri asekura firmao. Ĉu koincido, aŭ ĉu Esperanto helpas novzelandanojn senti sin pli sekuraj?
  • Forto
    La nova laktokafo de Hershey’s estas tiel forta, ke oni nomis ĝin forto. Efektive, etikedo sur la taso avertas: “FORTO™ ne estas por infanoj, nek por virinoj kiuj mamnutras infanojn aŭ estas gravedaj.”