Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

Nikvo Woods, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-10-26

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Mi, Jordon Kalilich, kaj Filipo Dorcas formis novan komitaton por sendi leterojn al homoj kiuj estis membroj de E-USA sed ne decidis remembriĝi la sekvan jaron; poste ni esperas ke tio kreskos al kampanjo por pli bone komunikiĝi kun membroj je pli persona nivelo. Ni ĉiam bonvenigas viajn sugestojn kaj komentojn, ĉu poŝte ĉu interrete per Facebook, Twitter, aŭ Reddit.