Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

Jordon Kalilich, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-10-26

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Ĉi tiun jaron mi vidas junajn esperantistojn en Usono plientuziasmiĝi. Sendube helpas al tio la furoro de Duolingo, Telegramo, Amikumu kaj Reddit ĉe junuloj kaj la sukceso de la landaj kongreso kaj postkongreso.

Ni en la estraro planas utiligi la novan viglecon per reaktivigo de nia junulara sekcio, Usona Esperantista Junularo (USEJ). Se vi havas ne pli ol 35 jarojn kaj volas roli en la restarigo aŭ funkciado de USEJ, bonvolu kontakti nin. Pli detale pri niaj planoj vi legos ĉi tie dum la venontaj monatoj.