Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-10-26

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Mi verŝajne okupiĝas pri Esperanto ĉie ajn en mia vivo nun, kaj meze de ĉio, mi translokiĝas al nova apartamento. Pri mia laboro kiel estrarano de Esperanto-USA, ni ĉiuj helpas pri la planado de kelkaj novaj projektoj, kaj krom tio, mi estos la ĉefa kontaktulo inter Esperanto-USA kaj la LKK de la venonta UK-2020 ĉe Montrealo. Mi parolos al la LKK nome de Esperanto-USA kaj parolos kun nia estraro pri kiel helpi ilin. Krom tio, mi baldaŭ intencas komenci novan serion ĉe mia YouTube-kanalo, nomatan Aktiviĝu. Ĝi estos tute en Esperanto kaj prezentos ideojn pri kiel oni povas aktiviĝi pli en Esperantujo – eblajn respondojn al la ofta demando “mi volus fari pli pri Esperanto, sed kion fari?” Oni povas atendi tion iam dum la venonta monato.

Cetere mi ricevis komentojn de la Akademio kaj de kelkaj aliaj pri la malneto de mia venonta lernolibro. La nuna plano estas, ke dum la venonta jaro, mi uzos tiajn komentojn kaj kelkajn aliajn rimedojn, kiujn mi ricevis aŭ per la malavareco de ESF aŭ de mia laborejo, pri la instruado de lingvoj, por redakti kaj plibonigi la malneton. Pli da novaĵo pri tio ĉi venos dum la venontaj monatoj kaj venontjare.