Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

Tute ne gravas nun en bita formo

Lasta ĝisdatigo: 2018-10-31
[figure]

Tridek du jarojn post la eldono de albumkasedo en 1986, la eldonejo Vinilkosmo lanĉas bitan reeldonon tute remastrigitan de la unua Esperanta rokalbumo de la bando Amplifiki.

Amplifiki estis siatempe stela bando dum internaciaj renkontiĝoj de la Esperanta junularo. Tra tuta Eŭropo la efiko de ĝia pure rokenrola muziko kun nuancoj de bluso starigis la bandon kiel ikonon de la Esperanta rok-movado.

En la nove reeldonita bita albumo oni trovas mejloŝtonajn titolojn kiel Sed tute ne gravas, Domo en Bonn, Brava bardo, Ruĝo kaj blu’, kaj IS. Troviĝas ankaŭ la neforgesebla Sola komponita kaj kantita de Kimo, titolo kiun konas kaj kunkantas esperantistoj tra la tuta mondo.

Por pli da informo, vidu la retpaĝon pri Tute ne gravas ĉe Vinilkosmo.