Presita el Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

Esperanto-Karavano 2019

Lasta ĝisdatigo: 2018-10-26
[figure]

La organizantoj de la Esperanto-Karavano 2019 invitas vin partopreni tiun postkongresan trajnvojaĝon tra Rusujo, Mongolujo, kaj Ĉinujo. Estas bonvenaj ankaŭ viaj Esperanto-samlandanoj kaj diverslandaj geamikoj.

Por informo pri antaŭaj karavanoj, vidu la buntajn raportojn de Arnold Victor, Tra Siberujo al Mongolujo (en UE № 2010:6) kaj de Frans Van Der Horst, Pano kaj salo, lakto kaj mielo (en UE № 2018:1).