Presita el Usona Esperantisto № 2018:4 (jul-aug)

La timanta riĉulo

Lasta ĝisdatigo: 2018-08-31
[figure]

Dum ferio en la marborda urbo Haveno, Profesoro Ŝibolet respondis al urĝa frumatena telefonvoko de Petro Petola, juna riĉulo. Ŝibolet alvenis ĉe lia luksa tegmentapartamento precize unu minuton antaŭ la sepa matene.

En la koridoro Ŝibolet renkontis altan brunharulinon; ankaŭ ŝi atendis ĉe la pordo. Post momento la pordo malfermiĝis, kaj Petro invitis lin eniri.

La virino sekvis Ŝiboleton en la apartamenton.

Petro estis vestita per piĵamo striita verde kaj blue, sub velura ĉambra robo. Li salutis Ŝiboleton kaj suspekte rigardis al la virino.

“Sinjoro Petola”, ŝi diris, “Mi estas Roza Ferant. La agentejo sendis min.”

“Ho jes, la nova servistino”, diris Petro amike. “La kuirejo estas laŭ la koridoro tie. Mi estis baldaŭ manĝonta. Ĉu vi bonvole preparos ion por mi?”

La virino forpaŝis obeeme. Petro kondukis Ŝiboleton en la salonon, zorge fermis la pordon, kaj ili ambaŭ sidiĝis en luksajn brakseĝojn.

“Via voko estis iom urĝa”, Ŝibolet diris. “Bonvolu diri al mi la aferon.”

“Mi dankas vin pro tio, ke vi venis. Mi timas pri mia vivo.”

“Via onklo menciis al mi, ĉe nia monata vespermanĝo, ke vi konsentis atesti pri bankorabo.”

“Jes, vere. Unu el la krimuloj mortpafis kasiston. Efektive, estis kelkaj homoj en la banko, sed nur mi klare vidis la vizaĝon de la pafinto. Mi timas, ke iu provos malhelpi min atesti antaŭ kortumo venontsemajne.” Petro ekrigardis la grandan fenestron, tra kiu la supreniranta suno estis videbla. “Mi timas tiom multe, ke mi dormas dum la tago kaj eliras nur nokte!”

“Eble ni parolu kun Inspektisto Umilet ĉe la policejo”, proponis Ŝibolet. “Li povas preni vin sub sian protekton.”

“Tio estas bona ideo”, diris Petola en laca voĉo. “Sed ne ĉi-matene. Mi nun iras liten.”

Ĝuste tiam Roza frapis ĉe la pordo kaj eniris kun arĝenta pleto. “Mi preparis manĝeton por vi, Sinjoro Petola”, ŝi diris.

“Tio aspektas en ordo”, li diris, rigardante glason da vino, ŝinkosandviĉon, kaj pecon de ĉokolada kuko. Li prenis la vinon.

Ŝibolet subite ekspiris kaj kriis, “Ne trinku tion!” Li tuj ekstaris kaj kaptis la brakon de la nova servistino antaŭ ol ŝi povis forkuri. “Voku la policon!”

Kio alarmis Ŝiboleton, kaj kial? Se vi scias, bonvolu sendi nur unu solvon al redakcio (adresojn trovu en la kolofono) antaŭ la 15-a de Oktobro. Inter la solvintoj ni lotumos du $5-rabatojn de la retbutiko.