Presita el Usona Esperantisto № 2018:4 (jul-aug)

Jordon Kalilich, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-08-31

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Komence, mi volas danki vin pro via subteno dum la ĉi-jara balotado. Kiel dirite, mi klopodos, ke Esperanto-USA pli bone propagandu Esperanton kaj servu vin. Por tiuj celoj mi havas multajn ideojn, kiujn la cetera estraro jam konsideras.

Post la LK mi feriis, ĉeestante kaj UK kaj IJK. Ĉe IJK mi ekhavis alian postenon: mi estis nomumita Komitatano A de USEJ (la junulara sekcio de Esperanto-USA) en TEJO. Se vi estas junulo, mi estos via junula voĉo en la internacia movado.

Ĉu vi havas demandojn aŭ sugestojn por E-USA aŭ USEJ? Mi volas aŭskulti vin, do ne hezitu skribi al mi ĉe jordon ĉe kalilich punkto com.