Presita el Usona Esperantisto № 2018:4 (jul-aug)

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-08-31

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Kiaj monatoj! Dum Julio, mi ĉeestis NASK-on (mian unuan!) ĉe Raleigh kaj la Landan Kongreson ĉe Seatlo. Ambaŭ estis rekorde grandaj laŭ la memoro de multaj partoprenantoj. Ĉe NASK estis 74 partoprenantoj, kaj ĉe la LK estis 100. Mi ĝuis sperti du tutajn semajnojn en Esperantujo kaj, kiel ĉiam okazas en Esperantujo, mi trovis multe da novaj amikoj kaj lernis multe. Mi apenaŭ povas atendi ĝis la venonta jaro por eĉ pli da tempo kun tiaj karaj samideanoj, sed dumtempe ni konversacias rete kaj planas grandajn planojn.

La nova estraro de Esperanto-USA jam laboras multe por vi. Ni laboras kaj diskutas kiel pli bone aŭskulti vin kaj kiel pli bone servi vin. Ni nun havas rajtprotektanton, kiu aŭskultos vin kaj parolos al la estraro pri viaj zorgoj kaj dankoj. Plue, mi nun estas estrarano de AAIE kaj esperas labori multe ankaŭ pri tio.