Presita el Usona Esperantisto № 2018:4 (jul-aug)

From the Board

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

  • Charlotte Burton, Direktoro
    Esperanto-USA nun havas rajtprotektanton, kiu aŭskultos vin kaj parolos al la estraro pri viaj zorgoj.
  • Ben Speakmon, Vicprezidanto
    Ĉi-jare nia Landa Kongreso estis ankaŭ Komuna Kongreso kun KEA. 104 geamikoj aliĝis, kaj fine 100 ĉeestis – inter ili 36 komencantoj. Ni prelegis pri interlingvistiko, rondtablumis pri malkoloniigo, spektis filmojn kaj ekskursis tra Seatlo.
  • Jordon Kalilich, Direktoro
    Ĉe IJK mi ekhavis alian postenon: mi estis nomumita Komitatano A de USEJ (la junulara sekcio de Esperanto-USA) en TEJO. Se vi estas junulo, mi estos via junula voĉo en la internacia movado.