Presita el Usona Esperantisto № 2018:4 (jul-aug)

Radio-amatoroj serĉataj

Lasta ĝisdatigo: 2018-08-31
[figure]

Mi estas 82-jaraĝa radioamatoro en Davenport, Florido. Eble vi aŭdis pri uzado de Esperanto en amatora radio. Kiam estas bona propagado de radio-ondoj, esperantistaj radio-amatoroj renkontiĝadas en etero por praktiki la lingvon.

Laborinte en Usono ekde 1999, mi aĉetis kelkajn bonegajn ricev-sendilojn. Nun mi loĝas en privata ruldomejo kiu ne permesas radioamatorajn antenojn. Mia ideo estas donaci al E-USA unu 100-vatan radioaparaton kun necesaj akcesoraĵoj kaj dupolusaj antenoj. Mi pensas, ke estus prestiĝe por la asocio havi funkciantan radio-stacion. Se inter la membroj estas radio-amatoro, kiu volos esti estro de tia radiostacio, bonvolu kontakti min ĉe n3gd ĉe mail punkto ru.