Presita el Usona Esperantisto № 2018:4 (jul-aug)

Forpasis Matthew Chisholm

Lasta ĝisdatigo: 2018-08-31
[figure]

Je la 1-a de Aŭgusto mortis Matthew Chisholm, konata de multaj usonanoj. Li servis kiel prezidanto de Esperanto-Toronto dum pluraj periodoj, la unua en 1999 kiam li fariĝis la plej juna prezidanto en la historio de la klubo. Kiel junulo li partoprenis dufoje en aŭtunaj renkontiĝoj en Ludlow, Vermont, tiam nomataj Okemo. En 1999 li partoprenis en la usona landa kongreso en Sankta Luiso kaj ankaŭ iam renkontis okcidentajn usonanojn ĉe NOREK. Sed la plej oftaj renkontoj kun usonanoj estis ĉe MEKARO (Mez-Kanada Renkontiĝo) kiu ĉiam okazas en Majo en ĉefaj urboj de Ontario kaj Kebekio.

Mateo estis jam lingvemulo en juna aĝo. Li estis membro de infana ĥoro kie li lernis la perfektan prononcadon de la germana por kanti la lidociklon Die schöne Müllerin (“la bela muelistino”) de Franz Schubert. Li frekventis dulingvan lernejon, kiun li nomis la “franc-entrempa lernejo”, laŭvorta traduko de la angla French immersion. Li ĉiam havis fortan intereson pri la gaela lingvo, kiun li bone parolis kaj studis ĝis lastatempe, estante estrarano de la Gaela Societo de Toronto.

Mateo laboris por la registaro de Ontario en la ministerio pri la medio, kie li plenumis la oficon de dulingva prijuĝisto de permesilpetoj, kaj ankaŭ estis komisiito de la sindikato. Liaj kolegoj priskribis lin kiel fonton de informo kaj laŭdis lian entuziasmon kaj kapablon kiel instruisto. Lastatempe li organizis franclingvan klubon en sia oficejo por helpi kolegojn ekzerci sin en tiu bezonata laborlingvo. Li mankos al ni ĉiuj.