Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Firmao serĉas fluajn parolantojn

Lasta ĝisdatigo: 2018-06-21
[figure]

La firmao Lionbridge Global Services for Machine Intelligence serĉas homojn kiuj parolas Esperanton je “preskaŭ-denaska” nivelo por partopreno en projekto krei parol-rekonan teĥnologion por Esperanto.

La tasko estos simple registri elparolon de diversaj frazoj kaj frazpartoj. Oni laboros en sia hejmo. Por partopreni oni devas havi almenaŭ 18 jarojn, retkonekton, kaj Android-aparaton aŭ alispecan komputilon kun TTT-legilo Chrome. (Bedaŭrinde ne eblas uzi iOS-aparatojn kiel iPhone.)

La tasko daŭros proksimume unu horon kaj partoprenintoj ricevos $40. Por aliĝi, necesas unue plenigi la anglalingvan aliĝilon.

Por pli da informo pri Lionbridge, vizitu la Lionbridge-retejon.