Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Medaloj de mortinto

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-30
[figure]

La forpaso de Jakobo Idzorgant forprenis de la mondo grandan bonfaranton.

S-ro Idzorgant, tutviva fraŭlo kaj la sola ido de antaŭa ŝtatestro, dediĉis sian vivon al la bonstato de malriĉaj infanoj tra la mondo.

Profesoro Elija Ŝibolet estis unu el la multaj funebrantoj kiuj vizitis la hejmon de Idzorgant je la plej varma tago de la jaro. Post esprimo de respekto al la mortinto en la dormoĉambro, la fama krimsolvisto trapasis varmegan, homoplenan salonon kaj eniris librejon. Tie estis montrita kolekto de medaloj kaj aliaj honoraĵoj. Diversaj organizoj kaj ŝtatestroj donis ilin al la mortinto pro lia laboro por infanoj. Kelkaj el la medaloj kun inkrustitaj juveloj estis grandvaloraj.

Tuj post kiam Ŝibolet salutis la gardiston en la librejo, iu en la apuda salono krie vokis kuraciston. La profesoro kaj la gardisto haste eniris la salonon, kie ili trovis grandan malpacon.

En siaj brakoj juna viro portis svenintan junulinon al la ĉefpordo de la domo. Fotografisto de loka ĵurnalo rapide sekvis ilin. La viro momente aspektis konfuzite, sed poste li akre riproĉis: “Bonvolu ne foti. Ŝi estas Karen Senver, nevino de la mortinto. Respekte lasu min porti ŝin eksteren.”

Ŝibolet ordonis al la gardisto deteni la paron. Sekve li hastis al la librejo ĝustatempe por kapti viron, kiu provis forŝteli la kolekton de valoraj medaloj.

Kio suspektigis Profesoron Ŝibolet?

Bonvolu sendi nur unu solvon al redakcio (adresojn trovu en la kolofono) antaŭ la 15-a de Junio. Inter la solvintoj ni lotumos du premiojn.