Presita el Usona Esperantisto № 2018:2 (mar-apr)

Nikvo Woods, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-02

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Dum la pasintaj du monatoj mi multe okupiĝis pri la planado de la Landa Kongreso kaj la Postkongresa Tendumado, kaj pri kelkaj grandaj ŝanĝoj al nia loka klubo en Seatlo. Tamen, mi povis ankaŭ ĉeesti la Tutkalifornian Esperanto-Kongreson en Sakramento en Marto kaj ege amuziĝis la tutan semajnfinon. La kongreso plenplenis de amuzaĵoj, bonaj konversacioj, kaj konataj kaj nekonataj vizaĝoj. Mi volas gratuli kaj danki al Amanda Higley-Schmidt kaj Trio (Ed Williger) por la bonega organizlaboro por la kongreso, kaj Alena Adler por la kunordigo de la koncerto (mi ne sciis ke estis tiom da talentaj esperantlingvaj muzikistoj en Kalifornio!).