Presita el Usona Esperantisto № 2018:1 (jan-feb)

Nikvo Woods, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2017-03-02

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

La laboro pri la Landa Kongreso bone progresas! Ni finnegocis kontraktojn kaj malfermis la registradon, do dum tiu ĉi etapo de la planado ni prizorgas la programon (sendu mesaĝon al seatlo2018@esperanto-usa.org se vi volas proponi ion). Mi volas profunde danki la aliajn anojn de la Loka Kongresa Komitato pro la ĝisnuna laboro; mi ne povas atendi ĝis ni povos montri nian belegan urbon al vi ĉiuj!